Somera solstico
astronomia fenomeno junia (en Norda Hemisfero) aŭ decembra (en Suda Hemisfero) / From Wikipedia, the free encyclopedia
En astronomio, solstico estas ĉiu el la du datoj en la jaro, en kiuj Suno atingas la plej grandan angulan malproksimiĝon de ekvatoro, en sia ŝajna movo en la ĉielo. Pro tiu granda malproksimeco, ŝajnas, ke Suno haltas (vorto “solstico” devenas el Latino solstĭtĭum: sōl “suno” + stătŭs “starado”, t.e. “suno ŝajne haltas”).
Oni sugestas kunigi ĉi tiun artikolon kun Solstico. Bonvolu diskuti en la Diskuto:Solstico. Nur ensalutintaj uzantoj povas aranĝi tion. |
Somera solstico okazas inter la 21-a kaj la 23-a de Decembro en suda hemisfero, kaj inter la 21-a kaj la 23-a de Junio en norda hemisfero. En somera solstico okazas la plej longa tago kaj la plej mallonga nokto de la jaro. Kiam en unu el la hemisferoj okazas somera solstico, en la alia estas vintra solstico.