Slava insulo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Slava insulo (Slovanský ostrov), Mánes kaj Akvoturo (vodárenská věž) estas centra parto de la kvartalo Nova Urbo de Prago. La insulo estiĝis per alfluigo de la rivero Vultavo en la 18-a jarcento. En ĝia centro staras novrenesanca konstruaĵo, kies nuna aspekto devenas el la jaro 1886. Ĉi tie okazis kunsidoj de la 13-a Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 1921 (2.581 anoj). En la 19-a jarcento la insulo estis centrejo de la societa vivo; ĉi tie koncertadis Liszt, Berlioz, Richard Wagner kaj aliaj artistoj, ĉi tie debutis la juna violonisto Kubelík. La ejo servas nun al diversaj kulturaj celoj. Sur la insulo staras monumento de la verkistino Božena Němcová, fare de skulptisto K. Pokorný. Pluen kontraŭ la fluo, inter la insulo kaj la kajo, staras la ejo de la Unuiĝo de belartistoj "Mánes" - kun ekspozicia halo kaj granda ĝardenrestoracio - laŭ la projekto de arkitekto O. Novotný (1930). Apud ĝi staras malnova Ŝítek-akvoturo (1591), barokigita en la jaro 1648. De tie oni per lignaj tuboj kondukis akvon al la novurbaj putoj.
- Kategorio Slava insulo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Slava insulo | ||
---|---|---|
rivera insulo [+] | ||
rivero | Vultavo | |
Supermara alteco | 190 m n.m. [+] | |
Koordinatoj | 50° 5′ N, 14° 25′ O (mapo)50.079669414.4124667 | |
Slava insulo | ||
Vikimedia Komunejo: Slovanský ostrov (Prague) [+] | ||
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Prago. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |