Signalo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Signalo (el la latina: signalis "destinita al", signum "signo") estas signo destinita por komunikigi malproksimen ordonon, averton, sciigon.
Ĉi tiu artikolo temas pri komunika signo. Por informoj pri similnoma aplikaĵo, vidu la artikolon Signal (aplikaĵo).
Kiel komunikilo signalo bezonas do sendanton kaj ricevanton. Sen teknikaj helpiloj funkcias la rekta homa komunikado, en kiu signaloj (ofte neparolaj) havas diversajn signifojn.