Ringo de la Fiŝkaptisto
ringo de la papo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ringo de la Fiŝkaptisto aŭ ringo fiŝkaptista (latine: Anulus piscatoris) estas unu el la insignoj de la papo, kiun li ricevas dum la solena Meso komence de sia papado kaj kiun li surmetas en la ringofingro de la dekstra mano.
Tiu fingroringo, ore forĝita unuope por nova papo, ŝuldas sian nomon al la bildo, ora, pri Sankta Petro reprezentita ĵetanta la fiŝreton el sia barko. Laŭlonge de la bordoj de la bildo estas, krome, skulptita la nomo de la papo. La ringo iam estis uzata, ĝis 1842, kiel sigelilo por la dokumentoj koncernantaj la aferojn malpli gravajn, aŭ de la papo kontraŭsubskribitaj, kaj ankoraŭ hodiaŭ la esprimo sub anulo piscatoris (sub la ringo de la fiŝkaptisto) estas indikataj en tiuj dokumentoj.
Dum la solena Meso de la komenciĝo de Petra Ofico kiel episkopo de Romo, kiu – ekde la leviĝo al papado de Johano Paŭlo la 1-a – anstataŭis la papan kronadon, la Kardinalo dekano de la Kardinala Kolegio enmetas la Fiŝkaptistan Ringon en la fingron de la dekstra mano de la papo.
Okaze de la morto de la papo la ringo estas detruita iniciate de kardinalo Kamerlengo de la Katolika Eklezio en ĉeesto de la ceteraj kardinaloj, uzante arĝentan marteleton: antaŭe estas en ĝi enĉizita kruco pere de skulptilo kaj poste pere de martelo ĝi estas rompita kaj lokita en la Vatikanaj Muzeoj kiel memorigilo. Tiu “rito", kiu iam celis malebligi la uzon de la sigelilo por antaŭdati aktojn, poste akiris la signifon ke dum la periodo de Vaka Seĝo neniu ĝuas pri la prerogativoj de la papa suvereno.
La Apostola konstitucio, sigeligita de la papo Johano Paŭlo la 2-a, enkondukis iujn modifojn rilate la riton de la rompado de la ringo, preskribante ke:
La kardinaloj provizu al la "nuligo" de la Ringo de la Fiŝkaptisto kaj de la plumba sigelilo per kiu estas senditaj la Apostolaj Leteroj [1], ne specifante. tamen, kion volas “nuligi” la Ringon de la Fiŝkaptisto.
La ringo de Johano Paŭlo la 2-a, ekzemple, ne estis rompita sed simbole donita al Sankta Jozefo kaj, poste, lokita de la episkopo de Krakovo Franciszek Macharski en la preĝejo de Senŝuaj Karmelanoj de Wadowice[2], naskiĝa urbo de tiu papo.