Renato Kartezio
Franca filozofo (1596-1690) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Renato KARTEZIO (france René Descartes, latine Renatus Cartesius; naskiĝis la 31-an de marto 1596, mortis la 11-an de februaro 1650) estas konsiderata unu el la plej gravaj kaj influaj pensuloj en la okcidenta historio. Li estis la unua moderna filozofo de la Okcidento, la unua moderna matematikisto kaj unu el la tri fondintoj de moderna scienco (kun Galilejo kaj Bakono).
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Descartes (apartigilo). |
Renato Kartezio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Frans Hals: René Descartes (1648) | |||||
Persona informo | |||||
René Descartes Renatus Cartesius | |||||
Naskiĝo | 31-an de marto 1596 (1596-03-31) en La Haye en Touraine, hodiaŭ Descartes, Francio | ||||
Morto | 11-an de februaro 1650 (1650-02-11) (53-jaraĝa) en Stokholmo, Svedio | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | pneŭmonito vd | ||||
Tombo | Abatejo Saint-Germain-des-Prés vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Etno | Francoj vd | ||||
Lingvoj | latina • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | collège Henri-IV de La Flèche • Universitato de Lejdeno • Universitato Utrecht • Prytanée National Militaire vd | ||||
Subskribo | |||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Patro | Joachim Descartes vd | ||||
Patrino | Jeanne Brochard vd | ||||
Gefratoj | Pierre Descartes vd | ||||
Amkunulo | Helena Jans van der Strom vd | ||||
Infanoj | Franccine Descartés vd | ||||
Parencoj | Catherine Descartes vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo muzika teoriisto epistolisto mechanical automaton engineer (en) militisto astronomo muzikologo fizikisto matematikisto verkisto vd | ||||
Laborkampo | filozofio • metafiziko • epistemologio • matematiko • meĥaniko • Karteziismo • raciismo • fiziko • optiko • muzikteorio • sono vd | ||||
Aktiva en | La Flèche • Poitiers • Stokholmo vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Isaac Beeckman • Jacobus Golius vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Diskurso pri la Metodo ❦ La Geometrio ❦ La Priskribo de Korpo Homa vd | ||||
| |||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li influis kaj siatempajn filozofojn kaj tiujn, kiuj sekvis ilin, kaj estis konata pro sia raciisma aliro, kiu metas la intelekton kaj trajtojn de apriora realo (t.e. antaŭ eksperimentado) en la centro de siaj esploroj. Descartes ĉefe zorgis pri la kapablo atingi certan, nedubindan, scion kaj la rilaton inter korpo kaj menso. Kvankam plej konata pro sia pionira filozofio, li ankaŭ multe diskonigis kiel inventinto de la karteza koordinatsistemo. ("Karteza" el la vorto Cartesius, la latina formo de "Descartes"). Ĉi tiu sistemo havis grandan influon sur la disvolviĝo de moderna matematiko.