Radikokanala kuraco
kuracmetodo por inflama dento / From Wikipedia, the free encyclopedia
Radikokanala kuraco, radikokanala traktado aŭ endodontiko, estas kuracmetodo por inflama dento. La plej ofta kialo por radika traktado estas inflamo aŭ morto de la dentopulpo. Kario, traŭmato, restariga traktado aŭ mikroskopaj fendoj malfermas la vojon al la dentinaj tubuloj kaj radika kanalo. Denta inflamo aŭ morto estas diagnozitaj helpe de klinikaj simptomoj kaj trovoj, vigleco kaj rentgenradioj. Kiam la kerno de la dento estas neripareble difektita aŭ morta, ĝi devas esti traktita per radika kanalo. En radika traktado, infekto de ununura dento estas traktita aŭ malhelpita. La dentopulpo estas forigita. Ĝi anstaŭiĝis per ne-vivanta materialo.
Radikotraktita dento ne estas tiel daŭra kiel vivanta dento, sed kun zorgema zorgo (se homo brosas siajn dentojn ĉiutage) ĝi kutime daŭras dum jardekoj.
Bonvolu atenti la konsilon rilate al artikoloj pri medicinaj temoj! |
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri dentokuracado. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |