Prezidanta baloto de 2013 en Ĉeĥio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Prezidanta baloto de 2013 en Ĉeĥio okazis vendrede kaj sabate la 11-an kaj la 12-an de januaro 2013, la dua raŭndo okazis du semajnojn poste la 25-an kaj la 26-an de januaro. La ofico de la ĝisnuna prezidanto de Ĉeĥio, Václav Klaus, finiĝos la 7-an de marto 2013. Temis pri la unua rekta baloto de prezidanto de Ĉeĥio, ĉar la antaŭajn prezidantojn elektis la parlamento.
El 20 submetitaj aliĝiloj valide kandidatiĝis por la baloto 11 personoj, kiuj deklaris plenumi la necesan kondiĉon: subteno de minimuma nombro de parlamentanoj aŭ petskribo kun subskriboj de almenaŭ 50.000 balotontoj. Post kontrolo de valideco de la subskriboj, la ministerio de internaj aferoj tamen la 23-an de novembro 2012 pro alta kvanto de nevalidaj subskriboj eksigis tri kandidatojn.[1] La Supera administra kortumo tamen la 13-an de decembro 2012 pravigis la plendon de Jana Bobošíková kaj revenigis ŝin inter la validajn kandidatojn, kies nombro tiel finiĝis ĉe naŭ.