Preĝejo Sankta Mikaelo la Ĉefanĝelo (Katowice)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Preĝejo Sankta Mikaelo la Ĉefanĝelo (pole Kościół św. Michała Archanioła) estas unu el la plej malnovaj konstruaĵoj en Katowice. Ĝi troviĝas en Kościuszko Parko (pole Park Kościuszki), kien ĝi estis translokita en 1938 de la vilaĝo Syrynia, kie ĝin originale estis konstruita en 1510. Patrono de la preĝejo estas Sankta Mikaelo.
Rapidaj faktoj katolika preĝejo • turisma celloko • arkitektura monumento • protektita monumento en Polujo • kristana preĝejo, Estiĝo ...
Preĝejo Sankta Mikaelo la Ĉefanĝelo | |||||
---|---|---|---|---|---|
katolika preĝejo • turisma celloko • arkitektura monumento • protektita monumento en Polujo • kristana preĝejo | |||||
Estiĝo | 16-a jarcento | ||||
Lando | Pollando vd | ||||
Situo | Katowice | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 50° 14′ 27″ N, 19° 0′ 17″ O (mapo)50.2409444419.00475 | ||||
| |||||
| |||||
Fermi
Ĝi estis konstruita el kruciĝantaj en anguloj, horizontale surmetitaj traboj kaj ties tegmento estas kovrita per ŝindoj. Aparte staranta sonorilturo estis konstruita antaŭ 1679. Preĝeja spaco estas ĉirkaŭigita per historia ligna barilo kun enirejo akcentita per ŝinda tegmenteto apogita sur lignaj fostoj.