Pinakoteko de Ŝtato San-Paŭlo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Pinakoteko de Ŝtato San-Paŭlo (portugale Pinacoteca do Estado de São Paulo) estas unu el la plej gravaj artmuzeoj en la urbo San-Paŭlo en Brazilo, kun kolekto kiu inkludas pli ol 6,000 verkojn [1].
Pinakoteko de Ŝtato San-Paŭlo | |||
---|---|---|---|
pinakoteko • arta muzeo | |||
Lando | Brazilo vd | ||
Situo | San-Paŭlo | ||
Adreso | Praça da Luz 2, São Paulo, SP 01120-010 | ||
Poŝtkodo | 01120-010 | ||
Situanta sur | Jardim da Luz | ||
Estiĝo | 1905 | ||
Malfermo | 1905 | ||
Koordinatoj | 23° 32′ 4″ S, 46° 38′ 2″ U (mapo)-23.534444444444-46.633888888889 | ||
| |||
Jaraj vizitantoj: | 425 575 (2014) | ||
Retpaĝo | https://www.pinacoteca.org.br/ | ||
Ĝi estas la plej malnova artmuzeo en San-Paŭlo, fondita en 1905 kaj reguligita kiel ŝtata publika muzeo ekde 1911 [2].
La kolektoj enhavas ĉefe brazilan arton de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, sed ankaŭ aliajn pentraĵojn, skulptaĵojn, glumozaikojn, desegnaĵojn, tapiŝojn, porcelanojn kaj ceramikaĵojn. Rimarkindas ankaŭ la Braziliana Kolekto, konsistanta el verkoj de eksterlandaj artistoj laborantaj en Brazilo aŭ inspiritaj de la landa ikonografio, la Kolekto Nemirovskij, kun esprima aro de ĉefverkoj de la brazila modernismo kaj, pli lastatempe, la Kolekto Roger Wright, ricevita en pruntedonado en januaro 2015.
La Pinakoteko ankaŭ havas la filion ''Estação Pinacoteca'' ("Stacio Pinakoteko"), kun provizoraj ekspozicioj kaj dokumenta centro sur Largo General Osório strato.