Persefono
en helena mitologio, filino de Zeŭso kaj Demetero; edzino de Hadeso / From Wikipedia, the free encyclopedia
Persefona (el la greka Περσεφόνη, kiu detruas la lumon) estis alia nomo de Kora, la knabino, filino de Demetra, laŭ la helena mitologio. Ŝi estis la reĝino de la subtera mondo, edzino de Hadeso, la ĉiopova reĝo de la Inferoj.
Rapidaj faktoj greka dio, Verko ...
Persefono | |
---|---|
greka dio | |
Verko | Hades |
Informoj | |
Eble sama | Prozerpina • Libera |
Sekso | ina |
Loĝloko | Hades |
Patro | Zeŭso |
Patrino | Demetra |
Gefratoj | Despoina |
Edzo/Edzino | Hadeso |
Kunulo | Adoniso • Zeŭso |
Infanoj | Agrianome • Eubuleus • Zagreus • Melinoe |
Fermi
Persefono estis nomo de la epopea literaturo de la ionia Grekio. En aliaj dialektoj ŝi estis konata per aliaj nomoj, kiel Periphóna, Perséfhassa aŭ Perséphatta. Homero nomis ŝin Περσεφόνεια, Persephoneia. La romianoj konis ŝin per Prozerpino kaj, tiele, ŝi fariĝis, poste, emblema persono en Renesanco. Oni kredas ke tiu nomo ne apartenas al la hindo-eŭropa lingvo, sed estis adaptita al la greka el la indiĝena kulturo.