Paulo Coelho
Brazila verkisto (1947–) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Paulo COELHO [paŭlu koelju] (naskiĝis en la 24-a de aŭgusto 1947, en Rio-de-Ĵanejro) estas tre fama brazila verkisto, ankaŭ konata kiel la Sorĉisto pro siaj ideoj kaj spertoj kaj pro la temo de siaj verkoj.
Paulo Coelho | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Paulo Coelho | |||||
Naskiĝo | la 24-an de aŭgusto 1947(nun 1947-08-24) (76‑jara) en Rio de Ĵanejro | ||||
Nacieco | brazilo | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Alma mater | St. Ignatius College vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Cristina Oiticica | ||||
Amkunulo | Christina Oiticica vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • romanisto • blogisto • aktoro • komponisto • poeto-juristo • sciencfikcia verkisto • kantotekstisto • kantoverkisto • scienca esploristo vd | ||||
Aktiva en | Braziljo • Tarbes vd | ||||
Aktiva dum | 1982-2009 | ||||
Verkado | |||||
Temoj | filozofio, spirito | ||||
Verkoj | La Alkemiisto | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Paulo Coelho naskiĝis en familia medio katolika, en la urbo Rio-de-Ĵanejro, kie li studis ĉe katolika lernejo. Konita per sia ribelemo, kiam li havis 17 jarojn, li jam tri-foje estis interniginta en psikiatrian klinikon.
En la 1960aj jaroj li iĝis hipio kaj forlasis siajn studojn por vojaĝi tra Meksiko, Ĉilio, Bolivio, Eŭropo kaj Nordafriko. Post du jaroj li revenis al Brazilo kaj komencis komponi kanzonojn kun Raul Seixas. En 1974 li estis arestita pro agoj kontraŭaj al la tiama brazila politika sistemo.
Li okupas la unuajn poziciojn ĉe listoj de plej vendataj libroj en landoj tre diversaj, kiel Usono, Meksiko kaj Hispanujo. Inter la brazilaj verkistoj li vendis plej da libroj , eĉ pli ol Jorge Amado.
En 2001 li okupis la Seĝon 21 de la Brazila Beletristika Akademio. Tamen kelkaj kritikistoj konsideras lin aŭtoro malgranda.
Antaŭe li loĝis kun sia edzino, Cristina Oiticica, duonan jaron en Rio-de-Ĵanejro kaj la alian duonon en Saint-Martin (Hautes-Pyrénéees) en Francio, kie li posedas domon. Nuntempe ili permanente loĝas en Ĝenevo, Svislando.