Neagnoskita ŝtato
From Wikipedia, the free encyclopedia
Neagnoskita ŝtato, aŭ parte agnoskita ŝtato, estas teritorio kies suvereneco ne estas internacie agnoskita de unu, pluraj aŭ de ĉiuj aliaj ŝtatoj malgraŭ la parte aŭ tuta sendependa administrado fare de ia organizo kiu funkcias memstare.
La regionoj iĝas ŝtatoj kiam ili havas la tri elementojn postulatajn por tio laŭ la Internacia Juro: teritorio, loĝantaro kaj memstara registaro. La agnoskado flanke de la Internacia Komunumo nur havas politikan kaj deklaran efekton, sed la ekzistado de ŝtato teorie nur dependas de la volo de la loĝantaro de determinita regiono kiu volas iĝi sendependa socio, sekve, la koncepto "neagnoskita ŝtato" ne neas strikte ĝian ekziston, nur asertas ke ĝenerale, ĝi ne agnoskas la sendependecon aŭ suverenecon, verŝajne pro juraj, politikaj aŭ historiaj aferoj.