Muezino
From Wikipedia, the free encyclopedia
Muezino (arabe مؤذن muʾaḏḏin) en Islamo estas persono kiu laŭte legas azanon por alvoki islamanojn al preĝado en la difinitaj horoj de ĉiu tago. Tiu tasko estas kutime farata el minareto. La voĉoj de la muezino formas kutiman parton de la pejzaĝo de la islamaj urboj.
- Kategorio Muezino en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)