Monaĥejo Gandzasar
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Monaĥejo Gandzasar (armene: Գանձասար[1]) estas armena monaĥejo de la 13-a jarcento kiu troviĝas en la regiono Martakerto en Montara Karabaĥo (Arcaĥa Respubliko)[2], proksime de la rajono Vank. La vorto Gandzasar signifas monto aŭ pinto de la trezoro en la armena lingvo. La monaĥejo gastigas relikvojn kiuj laŭ la tradicio apartenas al Sankta Zeĥarja, patro de Johano la Baptisto.Gandzasar estis la rezidejo de la armena katolikoso inter la jaroj 1400 kaj 1816 kaj nuntempe estas sidejo de la Ĉefepiskopo de Arcaĥo[3]. Kvankam la monaĥejo estis damaĝita dum aerbombado de la azera armeo en 1991, en kiu la domo de la supera pastro estis detruita, Gandzasar[4] daŭre funkcias kiel monaĥejo de la Armena Apostola Eklezio[5].