Miranda de Ebro estas urbo kaj municipo en la nordoriento de la provinco de Burgos, regiono Kastilio kaj Leono, en Hispanio. Ĝi estas en la plej orienta parto de la komarko Comarca del Ebro (sen kalkuli la eksklavon Treviño), lime kun provincoj Alavo kaj Rioĥo. La loknomo Miranda de Ebro povas esti komprenebla etimologie kiel Rigardejo de Ebro, ĉar ĝi situas ĉe la rivero Ebro, aŭ ankaŭ kiel Gvatejo aŭ Limejo. Ĝi estas la dua plej loĝata urbo en la provinco, malantaŭ nur Burgoso, la provinca ĉefurbo.
Rapidaj faktoj municipo en Hispanio • urbo, Administrado ...
Ekonomie temas pri tre industria urbo kaj grava komunikcentro, speciale fervoja. Je ĉirkaŭo de radiuso nur de 80km estas gravaj urboj kiel Bilbao, Burgoso, Logroño kaj Vitorio; kaj je 130km estas Pamplono kaj Donostio. Miranda estas je 150km de la landlimo kun Francio.