Metropola regiono Rhein-Neckar
From Wikipedia, the free encyclopedia
La metropola regiono Rhein-Neckar (germane Metropolregion Rhein-Neckar) estas urbeca regiono en la triangulo de la tri federacia lando Baden-Virtembergo, Hesio kaj Rejnlando-Palatinato de Germanio. La ekonomia regiono, kiu ampleksas 2,4 milionojn da loĝantoj kaj estas la sepa plej granda urbeca regiono de Germanio, ekde aprilo 2005 konsideriĝas metropola regiono de Eŭropo. Ene de Baden-Virtembergo ĝi estas unu el 12 administraj regionoj en la federacia lando kaj la baden-virtemberga parto troviĝas ene de la distriktaro Karlsruhe, en la nordo de la lando.
Metropola regiono Rhein-Neckar | ||||
---|---|---|---|---|
Regiono | ||||
metropolitan region in Germany [+] | ||||
Lando | Germanio | |||
- koordinatoj | 49° 26′ 38″ N, 8° 28′ 32″ O (mapo)49.4437611111118.47565 | |||
Akvokolektejo | 5 637,78 km² (563 778 ha) [+] | |||
Areo | 5 637,78 km² (563 778 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 2 379 176 [+] (31-a de decembro 2015) | |||
Denseco | 422,01 loĝ./km² [+] [+] | |||
|
||||
Metropola regiono Rhein-Neckar | ||||
Vikimedia Komunejo: Rhein-Neckar [+] | ||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||
La regiono konsistas
en Baden-Virtembergo el la
- Mannheim kaj
- Hajdelbergo
kaj la distriktoj
- Bergstraße kaj
en Rejnlando-Palatinato el la
kaj la distriktoj
- Rhein-Pfalz
- Bad Dürkheim
- Germersheim
- Südliche Weinstraße (Suda Vinstrato).
Administra centro estas la urbo Mannheim.
La teritorio kovras areon de 5.637,78 kvadrataj kilometroj, kaj en la regiono vivas proksimume 2,36 milionoj da loĝantoj. La averaĝa loĝdenso de la teritorio do estas 418 loĝantoj po km². La kunfluejo de la riveroj Rejno (germane Rhein) kaj Neckar troviĝas ene de la areo kaj ambaŭ riveroj donis sian nomon al ĝi.
Laŭ siaj limoj la regiono korespondas al la historia regiono Kurpfalz, kies nomon ekde la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento interalie alprenis regiona junulara Esperanto-ligo kun anoj el ĉiuj partoj de la regiono - Esperanto-Junularo Kurpfalz.