Maria la 2-a (Portugalio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Maria la 2-a de Portugalio (Rio-de-Ĵanejro, 4-a de aprilo de 1819 - Lisbono, 15-a de novembro de 1853), reĝino de Portugalio, kromnome la Edukistino. Naskiĝinta en Brazilo, ŝi estis la ununura amerika virino kiu estis Ŝtatestro de eŭropa ŝtato, kvankam vere Brazilo en 1819 formis parton de Portugalio.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Fermi
Ŝi estis la filino de la reĝo Petro la 4-a (Portugalio), kiu estis ankaŭ imperiestro de Brazilo laŭ la nomo de Petro la 1-a, kaj de lia unua edzino, la arkidukino Maria Leopoldina Josefa Carolina de Aŭstrio. Ŝi estis la dua kaj lasta virino kiu ascendis al la trono de Portugalio.