Man Ray
From Wikipedia, the free encyclopedia
Man RAY (naskiĝinta 27-an de aŭgusto, 1890 - mortinta 18-an de novembro, 1976) estis Usona artisto kiu pasis la plejparton de sia kariero en Parizo, Francio. Eble plej bone priskribita simple kiel modernisto, li estis grava kontribuinto al ambaŭ la movadoj Dada kaj Superrealisma, kvankam liaj ligoj al ambaŭ estis neformalaj. Plej bone konata en la arta mondo pro lia avangarda fotado, Man Ray produktis ĉefajn verkojn per vario da materialoj kaj sin konsideris pentristo supertute. Li ankaŭ estis fama moda kaj portreta fotisto.
Man Ray | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Man Ray | |||||
Naskiĝo | 27-an de aŭgusto 1890 (1890-08-27) en Filadelfio | ||||
Morto | 18-an de novembro 1976 (1976-11-18) (86-jaraĝa) en 6-a arondismento de Parizo | ||||
Mortis per | infekta malsano vd | ||||
Tombo | Tombejo de Montparnasse vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono • Francio vd | ||||
Alma mater | Art Students League of New York • Boys and Girls High School • Boys High School vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Juliet Man Ray vd | ||||
Amkunulo | Lee Miller vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Radenski, Emmanuel • Man Rei • Rudnitzky, Emmanuel vd | ||||
Okupo | filmreĝisoro • fotisto • ĉefkameraisto • scenaristo • pentristo • filmmuntisto • kungluisto • aŭtobiografo • aktoro • dezajnisto • dizajnisto de juveloj • kinisto • gravuristo • skulptisto • assemblage artist vd | ||||
Laborkampo | pentrado • fotografio • skulptarto • Filmarto • juvelarto vd | ||||
Aktiva en | Parizo • Los-Anĝeleso • Nov-Jorko • Francio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Ingres's Violin ❦ Gift vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dum ŝato por la verko de Man Ray preter lia moda kaj portreta fotado estits malrapida veni dum lia vivtempo, precipe en lia denaska Usono, lia reputacio kreskis neŝanĝiĝeme dum la jardekoj ekde tiam. En 1999, la magazino ARTnews nomis lin unu el la dudek-kvin plej influaj artistoj de la dudeka jarcento, citante lian radikalan fotadon kaj ankaŭ "liajn esplorojn de filmo, pentrado, skulptaĵo, kolaĝo, muntado, kaj pratipoj de tio, kio eventuale nomiĝus prezenta arto kaj koncepta arto" kaj dirante, "Man Ray oferis al artistoj, kiuj uzas ĉiujn materialojn, ekzemplon de kreema initeligenco, kiu en ĝia 'serĉo de plezuro kaj libereco,'" - la deklaritaj gvidprinciploj de Man Ray - "malŝlosis ĉiun pordon al kiu ĝi venis kaj marŝis libere tie, kie ĝi emis."