Ligado de Isaako
epizodo en Genezo 22 / From Wikipedia, the free encyclopedia
La ligado de Isaako (hebree: עֲקֵידַת יִצְחַק ʿAqēḏaṯ Yīṣḥaq) estas biblia epizodo entenata en la libro Genezo (22, 2-13): Dio, por elmeti al provado la fidon de Abraham, al li ordonas oferi sian filon Isaakon. Abraham senhezite supreniras la monton Morija. Dum Abraham estas diligente pretiganta la oferon kaj jam prenanta tranĉilon, anĝelo de la Sinjoro lin blokas kaj indikas virŝafon oferendan kiel anstataŭan viktimon.