Libro de la Saĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Libro de la Saĝo, aŭ la Saĝo de Salomono aŭ simple Saĝo (greke: Σοφία Σολομώντος = Saĝo de Salamono; latine: Sapientia = Saĝo) estas teksto de la kristana Biblio (Septuaginto kaj Vulgato kaj Nova Vulgato) sed ne akceptita en la Tanaĥo (hebrea biblio) eble pro tio, ke la libro ne estis verkita en la hebrea lingvo. La protestantaj eklezioj sekvas la hebrean kanonon kaj tial por ili tiu libro estas nur apokrifaĵo, kvankam hodiaŭ multaj iliaj presitaj biblioj ĝin entenas.
Σοφία Σαλωμῶνος | |
---|---|
sankta libro • Dua-kanonaj libroj • juda apokrifa libro | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Lingvo | kojnea greka lingvo |
Eldonado | |
Tiu libro estis origine skribita en la antikva greka kaj ĝia redakto hipoteze okazis en Aleksandrio ĉirkaŭ la jaro 50 antaŭ Kristo, fare de nekonata aŭtoro. Sinsekva tradicio aldonis la Saĝo «de Salomono», eble cele ĝin nobligi kiel jam okazis por diversaj bibliaj libroj konvencie asignitaj al la fama reĝo.
Ĝi etendiĝas laŭ 19 ĉapitroj kun diversaj eldiroj tipaj de la saĝo, kun aparta ekzaltado de la Teologia Saĝo priskribita kiel personulo ĉe Dio kun Dio en Dio. Tiu penso estas aludata ankaŭ en aliaj bibliaj prisaĝaj libroj kiel en en la Alta Kanto kaj Kohelet.