Kvadrata nombro
Entjero, kiu estas kvadrato de iu entjero / From Wikipedia, the free encyclopedia
En matematiko, kvadrata nombro, aŭ perfekta kvadrato, estas entjero kiu estas kvadrato de iu entjero. Ekzemple, 9 estas kvadrata nombro, ĉar ĝi estas 3 × 3. Kvadrataj nombroj estas nenegativaj. De la alia flanko, nenegativa nombro estas kvadrata nombro, se ĝia kvadrata radiko estas entjero. Ekzemple, √9 = 3, tiel 9 estas kvadrata nombro.
Pozitiva entjero kiu ne havas perfektajn kvadratajn divizorojn escepte de 1 estas kvadrato-libera.
La kutima skribmaniero por la formulo por la kvadrato de nombro n estas produto n × n, aŭ ekvivalenta potencigo n2
Se racionalaj nombroj estas inkluzivitaj, la kvadrato estas la rilatumo de du kvadrataj entjeroj, kaj, male, la rilatumo de du kvadrataj entjeroj estas kvadrato (ekzemple 4/9 = (2/3)2).
Startante kun 0, estas 1 + ⌊√m⌋ kvadrataj nombroj supren ĝis kaj inkluzivante de m.
La unuaj kvadratoj de nenegativaj entjeroj estas:
|
|
|