Kosma opero
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kosma opero, angle space opera, estas subĝenro de sciencfikcio kiu estas karakterizita de interplanedaj militoj, melodramaj kaj kavalirecaj aventuroj. En ĝi ofte aperas tipaj roluloj kiel herooj kaj maliculoj, fantazioplenaj eksterteraj mondoj kaj rasoj, kaj futurecaj armiloj kaj inventaĵoj. La inventaĵoj kutime estas uzataj sen emfazo al sciencaj klarigoj, ofte eĉ kontraŭ konataj sciencaj principoj (superlumrapida kosma vojaĝado, tempovojaĝado, telepatio, superheroaj fortoj, ktp.). La intrigo povas simili al tiu de vakeraj aŭ kavaliraj rakontoj.
Tiu ĝenro ekfloris precipe en la 1930-aj jaroj, kun revigliĝo en la 1970-aj jaroj. Kelkaj konataj fruaj ekzemploj estas Buck Rogers kaj Flash Gordon, inter la pli modernaj estas Star Trek kaj Star Wars.
- Kategorio Kosma opero en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri sciencfikcio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |