Kontraŭreformacio
romkatolika movado kontraŭ Reformacio je la 16-a jarcento en Eŭropo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Oni nomas Kontraŭreformacio la reakcion de la katolika eklezio al la disvastiĝo de la Reformacio en la 16-a jarcento (ekde ĉirkaŭ 1540). La Kontraŭreformacio baziĝis sur firmigo de la eklezia strukturo kaj instigo de la religia kredo.
Metodoj:
- rekatolikigo en protestantaj teritorioj (tio daŭris ĝis la 18-a jc.)
- diplomata, ŝtata premo kaj ideologia firmeco
- baroka preĝejkonstruo, teatra ludo
- monaĥaj ordenoj kiel jezuitoj (fondita en 1534)