Karnavalo en Rio-de-Ĵanejro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La karnavalo en Rio-de-Ĵanejro (portugale carnaval do Rio aŭ carnaval carioca) komenciĝas oficiale vendredon antaŭ Cindra Merkredo kaj estas unu el la ĉefaj allogaĵoj de la urbo kaj de la tuta Brazilo. La multkolora parado de la samboteamoj apartenas al la plej grandaj festoj de la mondo.