Joué-lès-Tours [ aŭskulti] estas urba komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Indre-et-Loire, prononco [ɛ̃dʁelwaʁ], en la regiono Centro-Valo de Luaro, france Centre-Val de Loire, prononco [sɑ̃tʁə val də lwaʁ], en la ĉirkaŭurbo de la urbo Turo. Fine de 2021 en la komunumo vivis 38 183 loĝantoj. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Tours, al la kantono Joué-lès-Tours kaj al la komunumaro Tours Métropole Val de Loire.
Rapidaj faktoj komunumo, komunumo en Francio ...
Fermi
La urbo estas loĝantare la dua plej granda komunumo de la departemento. Ĝis la departementaj balotoj de 2015, Joué-lès-Tours konsistis el du kantonoj (Joué-lès-Tours-Nord kaj Joué-lès-Tours-Sud). Ekde 2015, estas nur unu kantono Joué-lès-Tours, kiu konsistas nur el la urbo[1].