Johano Georgo la 3-a (Saksio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Johano Georgo la 3-a (naskiĝinta la 30-an de junio 1647 en Dresdeno, mortinta la 22-an de septembro 1691 en Tübingen) el la dinastio Wettin estis ekde 1680 elektoprinco de Saksio kaj regna arkimarŝalo. Lia patro estis Johano Georgo la 2-a (Saksio).