Johano Diodato
From Wikipedia, the free encyclopedia
Johano DIODATO (1576-1649) estis (latine: Johannes Datus) itala diplomato, hebreisto, kalvinisto, teologo kaj biblitradukisto, profesoro pri la hebrea en la Universitato de Ĝenevo, lernanto de Teodoro Beza (1519-1605), kiu estis sukcedanto de Johanno Kalvino (1509-1564), en Ĝenevo. Tie li fariĝis doktoro estante nur 19-jara, kaj sinsekve li enprofundiĝis en la studo pri la hebrea kaj la aramea lingvoj en la Universitato de Herborn, akirinte katedron pri la hebrea en 1596, estante nur 20-jara.
Giovanni Diodati (1576-1649) | ||
---|---|---|
itala teologo kaj biblitradukisto | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 3-a de junio1576 en Ĝenevo, Svislando | |
Morto | 13-a de oktobro 1649 en Ĝenevo, Svislando | |
Religio | Kalvinismo vd | |
Lingvoj | itala vd | |
Ŝtataneco | Respubliko de Ĝenevo vd | |
Alma mater | Universitato de Ĝenevo, Universitato de Herborn | |
Familio | ||
Patro | Carlo Diodati vd | |
Profesio | ||
Okupo | teologo • tradukisto • universitata instruisto • tradukisto de Biblio • diplomato • predikisto vd | |
Aktiva en | Ĝenevo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li tre famiĝis pro tio ke li publikigis, en 1607, la unuan eldonon (kaj en 1641, la duan) de la Biblio, tio estas, la libroj pri la Malnova kaj Nova Testamentoj, tradukitaj en la itala lingvo senpere el la hebrea kaj antikva greka. En 1644, li eldonis la francan version de la biblio. La itala tradukaĵo estis konsiderata oficialan version de la protestantoj ĝis kiam Giovanni Luzzi (1856-1948) publikigis sian reviziitan eldonon en 1906. Li estis filo de Karlo Diodato (1541-1625), nevo de Mikaelo Diodato (1510-1583), frato de Teodoro Diodato (1575-1651) kaj amiko de la poeto John Milton (1608-1674).