Johann Heinrich Füssli
From Wikipedia, the free encyclopedia
Johann Heinrich FÜSSLI ([ˈjoːhan ˈhaɪ̯nʀɪç ]; Esperantigite: Johan Hejnriĥ Fusli) (naskiĝis la 7-an de februaro 1741 en Zuriko - mortis la 16-an de aprilo 1825 en Putney Hill, Londono) estis brita kaj svisdevena pentristo kaj verkisto. En Britio li estas plej ofte konata kiel Henry Fuseli.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Johann Heinrich Füssli | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de februaro 1741 (1741-02-07) en Zuriko |
Morto | 16-an de aprilo 1825 (1825-04-16) (84-jaraĝa) en Putney |
Tombo | Katedralo de Sankta Paŭlo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Svislando • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Familio | |
Patro | Johann Caspar Füssli |
Frat(in)oj | Anna Füssli • Hans Rudolf Füssli • Johann Kaspar Füssli |
Okupo | |
Okupo | pentristo • poeto • desegnisto • ilustristo • grafikartisto • konstrua desegnisto • arthistoriisto • vidartisto |
Verkoj | Titania and Bottom Percival Delivering Belisane from the Enchantment of Urma La Koŝmaro |
Fermi
Li tre rapide disvolvigis intereson pri fantastaj temoj, kaj loĝis en Anglio dum la plej granda parto de sia vivo. Tie li kreis bildojn por la verkoj de Shakespeare, Dante Alighieri, aŭ por la germana Kanto de la Nibelungoj.
Füssli spertis nedaŭran, adultan amrilaton kun la brita verkistino kaj feministino Mary Wollstonecraft en Londono.