Jerome David Salinger
usona verkisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jerome David SALINGER [sa'linĝer] (naskiĝis la 1-an de januaro 1919 en Nov-Jorko, mortis la 27-an de januaro 2010 en Cornish, kantono Sullivan, Nov-Hampŝiro). Li estis usona verkisto.
Jerome David Salinger | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Jerome David Salinger | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1919 (1919-01-01) en Nov-Jorko | |
Morto | 27-an de januaro 2010 (2010-01-27) (91-jaraĝa) en Cornish | |
Religio | Zeno • judismo vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Loĝloko | 1133 Park Avenue vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Universitato Kolumbio • Columbia University School of General Studies • Valley Forge Military Academy and College • McBurney School • PS 6 vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Edz(in)o | Claire Douglas vd | |
Infanoj | Matt Salinger • Margaret Salinger vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • romanisto vd | |
Laborkampo | beletro vd | |
Aktiva dum | 1940– vd | |
Verkado | ||
Verkoj | La Gardisto en la Sekalo ❦ Naŭ Rakontoj ❦ Raise High the Roof Beam, Carpenters and Seymour: An Introduction ❦ Franny kaj Zooey vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jam kiel lernanto S. dediĉis sin al la verkado kaj ekde 1941 li publikigis kelkajn rakontojn en ĵurnaloj. En la jaro 1951 S. subite famiĝis per la romano The Catcher in the Rye, temanta pri 17-jara junulo, kiu vagante tra Nov-Jorko serĉas sian identecon.
Post sia granda sukceso Salinger verkis plurajn rakontojn. Ekde 1965 li tamen nenion plu publikigis, eĉ plene retiriĝis el la publika vivo. Li estas fama ermito en la literatura mondo, kaj multaj homoj opiniis lin freneza. En jurprocezo kontraŭ redaktoro, kiu volis eldoni kolekton da leteroj de Salinger al aliaj verkistoj, Salinger asertis ke li jam verkis pliajn romanojn, sed ne volas ilin eldoni. Li parolis en la angla, pol, germana kaj juda lingvoj.