Jacopo Bellini
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jacopo BELLINI (ĉ. 1400 – ĉirkaŭ 1470) estis itala pentristo. Jacopo estis unu el la fondintoj de la renesanca stilo de pentrarto en Venecio kaj norda Italio. Ankaŭ liaj filoj Gentile kaj Giovanni Bellini, kaj lia bofilo Andrea Mantegna estis famaj pentristoj.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bellini |
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Jacopo Bellini | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1399 (1399-11-30) en Venecio |
Morto | 1-an de januaro 1470 (1470-01-01) (70-jaraĝa) en Venecio |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Venecia respubliko |
Familio | |
Infanoj | Gentile Bellini • Nicolosia Bellini • Giovanni Bellini |
Parencoj | Andrea Mantegna |
Okupo | |
Okupo | pentristo • desegnisto |
Verkoj | Madonna and Child The Madonna of Humility Adored by a Prince of the House of Este |
Fermi
Survivis malmultaj el la pentraĵoj de Bellini, sed liaj survivintaj skiz-libroj (unu en la Brita Muzeo kaj unu en Luvro) montras intereson en pejzaĝo kaj en prilaborita arkitektura desegno kaj estas lia ĉefa heredo. Liaj survivintaj verkoj montras kiel li uzis la linian perspektivon por ornamaj modeloj kaj la riĉan koloraron de la venecia pentrarto.