John Ronald Reuel Tolkien
angla verkisto, poeto kaj lingvisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
John Ronald Reuel TOLKIEN ([dʒɒn ˈɹʷɒnld ˈɹʷuːəl ˈtʰɒlkiːn] esperantigite Johano Ronaldo Ruelo TOLKINO) (naskiĝis la 3-an de januaro 1892 en Sudafriko en la urbo Bloemfontein, mortis la 2-an de septembro 1973 en Bournemouth, Anglio) estis filologo kaj profesoro de Oxford, kiu verkis romanojn de fantasto. Liaj ĉefverkoj estas La Hobito (origintitole: The Hobbit - or There and Back Again), La Mastro de l' Ringoj (The Lord of the Rings) kaj Silmariliono (The Silmarillion), kiuj mirinde kaj detale priskribas la imagan mondon Mez-Tero. Por sia mondo, Tolkien inventis lingvojn, historion, landojn, reĝojn, heroojn, mitojn, kantojn kaj kreitaĵojn. Mez-Tero estas mondo de elfoj, drakoj, reĝoj, ringoj magiaj, gnomoj, ktp, sed kiam Tolkien verkas, ĉio iel ŝajnas pli reala ol nia mondo. Same kiel mitologio, la vero de Tolkien sidas ne en la historiaj supraĵoj de la rakonto, sed en la morala centro, kiu rakontas pri la lukto de bono kontraŭ malbono.
John Ronald Reuel Tolkien | |||||
---|---|---|---|---|---|
Profesoro de Angla-Saksa | |||||
Tolkien en 1916 | |||||
Persona informo | |||||
John Ronald Reuel Tolkien | |||||
Naskiĝo | 3-a de januaro 1892 en Bloemfontein, | ||||
Morto | 2-a de septembro 1973 en Oksfordo, Britio | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | bronkopneŭmonito • ulcero vd | ||||
Tombo | Wolvercote Cemetery vd | ||||
Religio | katolika tradiciismo • katolikismo vd | ||||
Nacieco | anglo | ||||
Etno | Angloj vd | ||||
Lingvoj | angla • anglosaksa • latina • kvenja • sindara • Khuzdûl • Esperanto vd | ||||
Loĝloko | Birmingham vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Oksfordo • Exeter College • King Edward's School • St. Philip's School vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Tolkien family vd | ||||
Patro | Arthur Reuel Tolkien vd | ||||
Patrino | Mabel Suffield vd | ||||
Gefratoj | Hilary Arthur Reuel Tolkien vd | ||||
Edz(in)o | Edith Tolkien vd | ||||
Infanoj | John Tolkien • Michael Tolkien • Christopher Tolkien • Priscilla Tolkien vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Oxymore vd | ||||
Okupo | lingvisto • poeto • universitata instruisto • verkisto de porinfana literaturo • tradukisto • literaturkritikisto • eseisto • oficiro • aŭtoro • verkisto • historiisto • ilustristo • instruisto • prozisto • filologo • romanisto vd | ||||
Laborkampo | literaturo • anglalingva literaturo • fantasta literaturo • lingvoscienco vd | ||||
Aktiva dum | 1937–1973 vd | ||||
Verkado | |||||
Ĝenroj | fantastaj romanoj | ||||
Verkoj | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||