Iskio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Iskio (latine os ischii) laŭ PIV estas la malantaŭa kaj malsupra parto de la koksosto de homoj. Ĝi estas parto de la pelvo, la korpa areo inter ventro kaj kruroj. Ĉe homoj estas du koksostoj, kaj do ankaŭ du, pli-malpli simetriaj, iskioj.
Rapidaj faktoj klaso de anatomia unuo, latine ...
Iskio | |
---|---|
Homa pelvo: la iskio emfazigita brune kun numero 3 | |
Vira pelvo kun mencio pri la iskio | |
klaso de anatomia unuo | |
latine | os ischii |
de Gray | subject #57 234 |
Fermi
La ambaŭflanke tri ostoj de la koksosto de homo kunfandiĝas nur ĉirkaŭ la 15-an vivojaron. Antaŭe, dum la infanaĝo la du iskioj estas memstaraj ostoj.