Instituto de Francio
erudicia societo en Francio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Institut de France (france [ɛ̃stity də fʁɑ̃s]) aŭ Instituto de Francio estas franca akademia institucio kreita la 25-an de oktobro 1795, sidanta en malnova konstruaĵo de collège des Quatre-Nations situanta 23 quai de Conti en la 6-a arondismento de Parizo.
Instituto de Francio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Institut de France | |||||
erudicia societo | |||||
Komenco | 25-an de oktobro 1795 | ||||
Geografia situo | 48° 51′ 26″ N, 2° 20′ 13″ O (mapo)48.8572842.336934 | ||||
Lando(j) | Francio vd | ||||
Sidejo | 23 quai de Conti, 6-a arondismento de Parizo | ||||
| |||||
Tipo | Institucio | ||||
Fondinto(j) | Nacia Konvencio vd | ||||
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Xavier Darcos vd | ||||
Estr(ar)o | Philippe Taquet (prezidanto) | ||||
Lingvoj | |||||
Filioj | Fondation Thiers vd | ||||
| |||||
Posedatoj | Kastelo de Chantilly • Muzeo Condé • Villa Ephrussi de Rothschild • Chantilly Forest • Chantilly Racecourse • Pavillon de Manse • Landscape with two nymphs • Portrait of Gaston de France • Villa Kerylos • Portrait of Madame Devaucay vd | ||||
Retejo | http://www.institut-de-france.fr | ||||
Jura formo | national public establishment of an administrative nature | ||||
Institut de France arigas kvin akademiojn :
- Franca Akademio fondita en 1635
- Akademio de Surskriboj kaj Beletro fondita en 1663
- Akademio de Sciencoj fondita en 1666
- Akademio de Sciencoj Moralaj kaj Politikaj fondita en 1795
- Akademio de Belartoj fondita en 1816
Pluraj fondusoj, sekve de donacioj al tiu institucio, dependas de Institut, arigantaj muzeojn, historiajn monumentojn, bienojn en Francio kaj eksterlande.
Por 2014, la prezidanto estas Philippe Taquet, de Akademio de Sciencoj. Arkitekto Aymeric Zublena sukcedos lin en 2015.
La prezidanto aparte prezidas la jaran publikan kunsidon, kiu ĉiam simbole okazas en mardo plej proksima al dato de kreo de Institut (la 25-an de oktobro).
De 2006, la Kanceliero estas Gabriel de Broglie, ano de franca Akademio kaj de Akademio de Sociaj Sciencoj.