IETF
Interreta normiga organizaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
IETF (Interret-Inĝeniera Task-Forto, angle Internet Engineering Task Force) estas inĝeniera konsilio de Interreto. Ĝi estas nefermita internacia komunumo de projektantoj, sciencistoj, retoperaciantoj kaj retprovizantoj, kreita fare de IAB en 1986 kaj okupiĝanta pri evoluigo de protokoloj kaj arkitekturo de Interreto.
IETF | ||
---|---|---|
Internet Engineering Task Force | ||
normiga organizaĵo • neprofitcela organizaĵo • projekto | ||
Komenco | 17-a de januaro 1986 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Fremont | |
Agareo |
atingorajto | |
Ĉefestro(j) | Russ Housley • Jari Arkko • Paul Mockapetris • Fred Baker • Harald Tveit Alvestrand • Brian Carpenter vd | |
Filioj | Konsilio pri la arkitekturo de Interreto • IESG • IRTF • Internet Engineering Task Force Administrative Oversight Committee vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La tuta teknika laboro estas farata en laborgrupoj de IETF okupiĝantaj pri konkretaj temaroj (ekzemple pri demandoj de enkursigo, trafiko, sekureco ktp). La laboro estas farata ĉefe per dissendolistoj, sed trifoje jare okazas kunvenoj de IETF.
Agadrezultoj de la laborgrupoj estas prezentataj kiel laborprojektoj (angle Internet drafts) kiujn poste uzas Interreta Societo por kodigado de novaj normoj.
Taskoj de IETF estas (laŭ RFC 4677):
- identigi problemojn kaj proponi solvojn en teknikaj aspektoj de organizado de Interreto;
- ellabori specifojn, normojn kaj interkonsentojn pri ĝeneralaj arkitekturaj principoj de la protokoloj de Interreto;
- diskutigi rekomendojn rilate normigon de protokoloj por konsiderado en IESG;
- asisti disvastigon de teknologioj kaj normoj ellaborataj en IRTF;
- organizi diskutojn por interŝanĝo de informoj en la komunumo de Interreto inter sciencistoj, ellaborantoj, uzantoj, produktantoj de aparataro kaj servoj, retaj administrantoj ktp.