Hortus deliciarum
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hortus deliciarum (Latine: Ĝardeno de Ĝojoj) estas mezepoka manuskripto kompilita de Herrad de Landsberg ĉe la Abatejo Hohenburg en Alzaco, pli konata hodiaŭ kiel Mont Sainte-Odile.
Rapidaj faktoj Hortus deliciarum, literatura verko • iluminita manuskripto ...
Hortus deliciarum | |
---|---|
literatura verko • iluminita manuskripto | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Herrad de Landsberg |
Lingvoj | |
Lingvo | Mezepoka latino |
Eldonado | |
Ĝenro | enciklopedio |
Fermi
Ĝi estis ilustrita enciklopedio, komencita en 1167 kiel pedagogia ilo por junaj novicoj. Ĝi estas la unua enciklopedio evidente verkita de virino. Ĝi estis finita en 1185, kaj estis unu el la plej famaj ilustritaj manuskriptoj de la periodo. La plimulto de la verko estas latina, kun glosoj en la germana.