Gregorio de Sanok
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gregorio de Sanok (1403-1477) estis profesoro de la Akademio de Krakovo, filozofo, retorikulo, ĉefepiskopo de Lvivo, unua reprezentanto de la humanismo en Pollando kaj kritikisto de la skolastika filozofio. Li studis en la Universitato de Krakovo, kie li ankaŭ estis profesoro pri Latina poezio. En 1433, li estis nomumita mentoro de la familio de Jan Tarnowski kaj de la reĝo Ladislao la 3-a (Pollando). Dum kelka tempo li vivis en la kortego de la episkopo Johano Vitezo (1408-1472). En la 4-a de julio 1451, Kazimiro la 4-a (1427-1492) lin nomumis Episkopo de Lvivo kaj mentoro de siaj infanoj. Kiam li vojaĝis al Italio, li estis elkore ricevita en la kortego de la papo Eŭgeno la 4-a kaj enamiĝinta de libroj, tie li aĉetis la renoman "De genealogiis deorum gentilium" far Giovanni Boccaccio (1313-1375) kaj "La Bukolikoj"-n far Vergilio.
Gregorio de Sanok | |||||
---|---|---|---|---|---|
Pola humanisto kaj episkopo | |||||
Persona informo | |||||
Grzegorz z Sanoka | |||||
Naskiĝo | 1403 en Sanok, Pollando | ||||
Morto | 29-a de januaro 1477 en Rohatino, Ukrainio | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Krakovo | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1451–) filozofo katolika sacerdoto vd | ||||
Laborkampo | Filozofio vd | ||||
| |||||
Ĉefepiskopo de Lvivo / Lemberg | |||||
Dum | 1451–1477 | ||||
Antaŭulo | Jan Odrowąż | ||||
Sekvanto | Johannes Longinus | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||