Francis Bacon (pentristo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Francis BACON [Bekon] (naskiĝis la 28-an de oktobro 1909 en Dublino, mortis la 28-an de aprilo 1992 en Madrido) estis irlanda impresionisma artisto kaj pentristo. Li konsideriĝas esti inter la plej signifaj konkretistaj pentristoj de la 20-a jarcento. En sia verkaro li precipe temigas bildigojn de la homa korpo.
Ĉi tiu artikolo temas pri irlanda pentristo Francis Bacon. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Francis Bacon.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Francis Bacon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de oktobro 1909 (1909-10-28) en Dublino, Irlando |
Morto | 28-an de aprilo 1992 (1992-04-28) (82-jaraĝa) en Madrido |
Mortokialo | korinfarkto |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Dublino • Parizo • Montekarlo • Londono |
Ŝtataneco | Irlando • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Dean Close School |
Familio | |
Patro | Capt. Anthony Edward Mortimer Bacon |
Edz(in)o | – |
Amkunulo | George Dyer |
Okupo | |
Okupo | pentristo dezajnisto vidartisto |
Verkoj | Triptych, 1976 Three Studies for Figures at the Base of a Crucifixion Head IV |
TTT | |
Retejo | https://www.francis-bacon.com/ |
Fermi
La 12-an de novembro 2013, la pentraĵo de Francis Bacon "Tri studoj pri Lucian Freud" estis vendita kontraŭ 142,4 milionoj da usonaj dolaroj, rekordo por artaĵo en aŭkcio.