Flughaveno Hahn
From Wikipedia, the free encyclopedia
La flughaveno Hahn, germane "Flughafen Hahn" respektive "Flughafen Frankfurt-Hahn", angle "Hahn Airport" respektive "Frankfurt Hahn Airport", estas origine usona armea, ekde la jaro 1993 civila flughaveno en la federacia lando Rejnlando-Palatinato en la okcidenta parto de Germanio. Ĝia IATA-kodo estas HHN, la ICAO-kodo EDFH.
Flughaveno Hahn | |||||
---|---|---|---|---|---|
commercial airport • armea aerbazo | |||||
IATA: HHN ICAO: EDFH | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Germanio | ||||
Regiono | Rejnlando-Palatinato | ||||
Tipo | Civila flughaveno | ||||
Mastrumanto | Flughafen Frankfurt-Hahn GmbH | ||||
Alteco | 503 m | ||||
Geografia situo | 49° 56′ 55″ N, 7° 15′ 50″ O (mapo)49.9486111111117.2638888888889 | ||||
| |||||
Kurej-angulo | 03/21 | ||||
Kurej-longo | 3 800 m | ||||
Retejo | hahn-airport.de | ||||
La nomo "Frankfurt-Hahn" estas varba nomo, pri kiu longe jure batalis la flughavena kompanio, ĉar ĝi sugestas proksimecon al la konata internacia flughaveno Frankfurta; tamen ĝi estas iom misgvida, ĉar la urbo Frankfurto-ĉe-Majno de la flughaveno Hahn foras pli ol 120 kilometrojn ... same bone la flughaveno teorie povus nomiĝi "Kolonjo-Hahn", "Belgio-Hahn" aŭ "Luksemburgio-Hahn".
Temas pri la kvara plej granda kargoflughaveno de Germanio, kaj krome pri la plej rapide kreskanta pasaĝera flughaveno de la ŝtato: Precipe malmultekostaj flugkompanioj ofertas flugojn de ĉi tie, kaj kvankam ĝi ne tre proksimas al iu metropola regiono, por multaj pasaĝeroj indas alvojaĝi pli grandajn distancojn per buso aŭ aŭto kaj lasi sian veturilon en kompare multekosta parkejo, ĉar ĉiukaze malalta prezo por la flugo mem rekompensas pri la penoj. Aparte la irlanda flugkompanio Ryanair ofertas multajn flugojn – por tiu kompanio la flughaveno post la brita flughaveno London-Stansted estas la dua plej granda flugocentro.
La flughaveno Hahn kovras areon de 560 hektaroj. Dum la jaro 2006 transportiĝis entute 3.704.633 pasaĝeroj kaj aldone 266.000 tunoj da kargo. 39.619 flugoj startis aŭ finiĝis ĉi tie.