Flago de Armenio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La nacia flago de Armenio, la "Armena Trikolora Flago", konsistas el tri horizontalaj samlarĝaj strioj, ruĝa la supera, blua la centra kaj oranĝa la malsupera. La Supera Armena Konsilio adoptis la nunan flagon la 24-an de aŭgusto 1990. La Leĝo pri la Nacia Flago estis aprobata de la Armena Parlamento la 15-an de junio 2006. La nuna flago estis uzata unuafoje dum la efemera ekzistado de la Armena Demokratia Respubliko en 1918.
Rapidaj faktoj nacia flago ...
Flago de Armenio | |
---|---|
nacia flago | |
Lando | Armenio |
Uzo | 111000 |
Proporcio | 1:2 |
Priskribo | Tri strioj blua, ruĝa kaj oranĝkolora |
Oficialigo | 24-a de aŭgusto 1990 |
Fermi
Tra la historio ekzistis multaj variantoj de la armena flago. En la pratempo, la armenaj dinastioj estis reprezentataj per diversaj kaj malsamaj simbolaj bestoj kiuj estis bildigitaj en la flagoj[1]. En la 20-a jarcento, pluraj sovetaj flagoj reprezentis la armenan nacion.