Eŭrokomunismo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Eŭrokomunismo estas politika ideologio, grava ĉefe en diversaj landoj de Eŭropo dum la jardekoj de 1970 kaj 1980, kiu sin agnoskis kiel posteulo de la klasika marksisma komunismo, sed kiu strebis al la preno de la povo pere de demokrataj metodoj. Ne multe oni parolis pri la kialo de la nomo, ĉar estus estinte pli taŭga packomunismo aŭ demokratkomunismo aŭ io simile. La prefikso eŭro- eble serĉis la modon de integriĝo en Eŭropa Unio (demokrata, moderna kaj kapitalisma), kvazaŭ la klasika komunismo estus afero de Azio: tamen kaj Sovetunio kaj la orienteŭropaj landoj estis ankaŭ Eŭropo. Do, kvankam la nomo famiĝis, ne tre bone kompreniĝis aŭ almenaŭ kongruis.
Ĝia plej grava reprezentanto estis la Itala Komunista Partio, sed ankaŭ la komunistaj partioj de Francio kaj Hispanio sekvis tiun tendencon. Tio kaŭzis streĉiĝon kun la plej grava tiutempa komunista partio, la soveta KPSU, kaj kelkfoje, kiel en Hispanio, la apartiĝo de pli klasikaj grupoj kiuj fondis apartajn partiojn.
Aliaj okcidenteŭropaj partioj restis lojalaj al la klasika linio, dum la eŭrokomunistoj restis minoritato en la partio aŭ apartiĝis de ĝi, kiel okazis respektive en Portugalio kaj Grekio.
Oni foje konsideras kiel malkaŝan lanĉon de eŭrokomunismo, la kunvenon kiu okazis en 1977 en Madrido, inter la gvidantoj de la komunistaj partioj Georges Marchais de Francio kaj Enrico Berlinguer de Italio, kun la hispana Santiago Carrillo, kiel apogon al la hispana komunista partio kiu eliradis el periodo de klandestineco dum la diktaturo de generalo Francisco Franco.
Post la falo de la komunistaj reĝimoj en Orienta Eŭropa, la okcidentaj partioj sekvis malsamajn vojojn. La italaj transformiĝis en socialdemokratan partion, dum maldekstrema alo fondis la Partion de Komunista Refondado. Aliaj formis parton de pli ampleksaj koalicioj, kiel Unuigita Maldekstro (en Hispanio). Ĝenerale, la partioj sekvis demokratian vojon, sed la vorto eŭrokomunismo apenaŭ plu estas uzata.