Emmanuelle BÉART (14a de Aŭgusto 1963)[1] estas franca kin- kaj televid-aktorino, kiu aperis en ĉirkaŭ 60 kin- kaj televid-produktaĵoj ekde 1972. Ŝi estis okfoje nomumita al premioj César, kaj ricevis la César al Plej Bonkvalita Helpaktorino pro la filmo de 1986 nome Manon des Sources. Aliaj ŝiaj filmoj estis La Belle Noiseuse (1991), Un cœur en hiver (1992), Nelly et Monsieur Arnaud (1995), Mission: Impossible (1996) kaj 8 femmes (2002).
Diplomiĝinta el la Collège International Marie de France en Montrealo, ŝi revenis al Francio por studi en aktor-lernejo en Parizo. Tuj poste, ŝi ludis sian unuan rolon kiel plenkreskulino en filmo, kaj en 1986 ŝi famiĝis per rolo ĉe Yves Montand, ludante venĝantan filinon en franca sukcesa filmo Manon des Sources. En la filmo de 1987 Date with an Angel, ŝi stelulis kiel la Anĝelo. En 1995, ŝi ricevis la arĝentan Sanktan Georgon al Plej Bonkvalita Aktorino en la 19a Moskva Internacia Kinofestivalo pro sia stelula rolo en filmo Une femme française.[2]
Aldone al sia premio al Plej Bonkvalita Helpaktorino, ŝi estis nomumita ankaŭ por aliaj sep premioj César por Plej Promesanta Aktorino kaj Plej Bonkvalita Aktorino. Béart ricevis nomumojn por Plej Promesanta Aktorino pro Un amour interdit kaj Love on the Quiet; sekvita de nomumoj por Plej Bonkvalita Aktorino pro Children of Chaos, La Belle Noiseuse, Un cœur en hiver, Nelly et Monsieur Arnaud, kaj Les Destinées Sentimentales.
En la numero de la 5a de Majo 2003 de la franca eldono de la gazeto Elle, Béart, estante 39-jaraĝa, aperis nuda:[3] La tuta eldono de 550 000 ekzempleroj forvendiĝis en nur tri tagoj, kio faras ĝin la plej kvante vendita numero en la historio de la moda klaĉgazetaro.[4]
Krom sia kinlaboro, Béart estas konata pro sia sociala aktiveco, Ŝi estas ambasadoro por UNICEF, kaj famis pro sia opozicio al la leĝaro kontraŭ enmigrado en Francion. En 1996, ŝi estis celo de gazetaro kiam, defendante la rajtojn de "sans-papiers" ("senpaperuloj" aŭ "senidentigiluloj", signife eksterleĝaj enmigrantoj), ŝi estis forigita post la okupado fare de sia grupo de preĝejo en Parizo. En Marto 2012, Béart parolis kontraŭ plastia kirurgio en Le Monde, dirante, ke ŝi bedaŭras esti fariginta al si operacion en lipoj en 1990 estante 27-jaraĝa.[5][6]
Kinaj filmoj
1971: La Course du lièvre à travers les champs de René Clément: infanino (nelistigita)
1975: Demain les mômes de Jean Pourtalé: Lila
1983: Premiers Désirs de David Hamilton: Hélène
1984: Un amour interdit de Jean-Pierre Dougnac: Constanza
2008: Mes stars et moi de Lætitia Colombani: Isabelle Séréna
2010-aj jaroj
2010: Nous trois de Renaud Bertrand: Marie, la patrino
2010: Ça commence par la fin de Michaël Cohen: Gabrielle
2011: Ma compagne de nuit de Isabelle Brocard kaj Hélène Laurent: Julia
2012: Bye Bye Blondie de Virginie Despentes: Frances
2012: Télé Gaucho de Michel Leclerc: Patricia Gabriel
2013: Par exemple, Électre de Jeanne Balibar kaj Pierre Léon: Chrysothémis
2014: Les Yeux jaunes des crocodiles de Cécile Telerman: Iris Dupin
2014: My Mistress de Stephen Lance: Maggie
2017: Beyond the Known World de Pan Nalin: Louise
2020-aj jaroj
2020: Merveilles à Montfermeil de Jeanne Balibar: Emmanuelle Joly
2021: L'Étreinte de Ludovic Bergery: Margaux Hartmann
2022: Les Passagers de la nuit de Mikhaël Hers: Vanda Dorval
Televido
Le grand Poucet (1980)
Zacharius (1984)
Raison perdue (1984)
La femme de sa vie (1986)
Et demain viendra le jour (1986)
Les jupons de la révolution (1a epizodo, 1989)
D'Artagnan et les trois mousquetaires (2005)
Le Désert de l'amour de Jean-Daniel Verhaeghe (2012)
Le Reste du monde de Damien Odoul (2012)
Syndrome E de Laure de Butler (2022)
Olivier Guespin, Sous nos yeux: Missions d'Emmanuelle Béart, ambassadrice de l'Unicef dans le monde, Éditions Gallimard, 2004. (ISBN 2742412476 et 978-2742412471)
Fabien Gaffez, Emmanuelle Béart, Nouveau Monde Éditions, 2005.
Emmanuelle Béart kaj Sylvie Lancrenon, Cuba libre, Schirmer/Mosel Verlag GmbH, 2008.
Robert Belleret, Emmanuelle Béart, «Manu à la source» en Portraits sur le vif, Amazon, 2014.
World Entertainment News Network (12a de Marto 2012). "Emmanuelle Beart Scared Of Needles After Botched Lip Job". ContactMusic.com. Alirita la 6an de Decembro 2021. "French actress Emmanuelle Beart has been left terrified of needles after undergoing a botched operation to plump up her lips.....In an interview with French newspaper Le Monde, she says, "I had my mouth done when I was 27. It was a botched job." "It is a grave act in which you don't necessarily foresee all the consequences. Just the idea of an injection these days devastates me.""