Elaĉeto (religio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Elaĉeto estas termino indikanta religian koncepton kiu koncernas pardonon aŭ absolvon de la pekoj aŭ eraroj plenumitaj, kaj protekton kontraŭ damniĝo aŭ malfavoro, eterna aŭ portempa. La elaĉeto estas, do, materio konstituanta multajn religiojn, inter kiuj tiuj hindiaj kaj ĉiuj abrahamaj, aparte kristanismo kaj islamo.
Oni sugestas kunigi ĉi tiun artikolon kun Elaĉeto. Bonvolu diskuti en la Diskuto:Elaĉeto. Nur ensalutintaj uzantoj povas aranĝi tion. |
Alia religia termino uzata tiukampe estas savo (latine: salvatio; greke: sōtēria; hebree: yeshu'ah) kiu signifas esti savitaj kontraŭ danĝero minacanta.
En la Abrahamaj religioj, la savo estas esprimita ankaŭ kiel ‘’savi la animon’’ el la peko kaj el dies sekvoj. La akademia studo pri la savo estas nomata soteriologio kaj okupiĝas pri kompara studo per kiu estas konataj kaj fiksataj la religiaj tradicioj konceptantaj la savon-elaĉeton kaj ĝian akiron. Tio inkluzivas ankaŭ la hebrean eskatologion el la nuna ekzilo.
En la kristana teologio, elaĉeto referencas al la liberigo el la peko (vidu en: Katekismo de la Katolika Eklezio).
En la budhisma penso elaĉeto koncernas ellason aŭ malpliiĝon de la mondumaj deziroj akirendan per la medito, ne per helpo de dioj.