Distanca sondado
From Wikipedia, the free encyclopedia
En la moderna kosmoesploro, distanca sondado estas la atingo de informoj pri la surfaco de la tero aŭ alia astro sen fizika kontakto kun ĝi. Tio estas farita perceptante kaj registrante reflektitan aŭ elradiitan energion kaj per transformado, analizado kaj uzado de la gajnitaj informoj. Ofte ĉi tiu procezo inkluzivas interagadojn inter alvenanta radiado kaj la celobjektoj. Tamen rimarku, ke distanca sondado ankaŭ inkludas la percepton de elradiita radiado kaj uzadon de ne-bildigaj sensoroj. Ĝenerale, oni povas realigi la procezon tiel:
- Generado de energio aŭ iluminado: la unua antaŭkondiĉo por distanca sondado estas havi fonton de energio, kiu iluminas la celoobjekton aŭ provizas elektromagnetan energion al ĝi.
- Radiado kaj la atmosfero: kiam energio moviĝas de sia ekirejo al la celo, ĝi kontaktiĝas kaj interagas kun la trapasata atmosfero. Ĉi tiu interagado povas okazi duan fojon dum la energi-reiro de la celo al la sensoro.
- Interagado kun la celo: post kiam la energio trapasas la atmosferon, ĝi interagas kun la celo depende de la kvalitoj de ambaŭ la celo kaj la radiado.
- Registrado de energio per la sensoro: post kiam la energio estis refkeltita aŭ elradiita de la celo, oni bezonas sensilon (distancan – sen kontakto kun la celo) por kolekti kaj stori la elektromagnetajn ondojn.
- Sendo, ricevo kaj procezado: la sensile storita energio estas transsendenda, ofte en cifereca maniero, al ricevanta kaj procezada stacio, kie la datenoj estas transformitaj al bildoj (dura kopio kaj/aŭ cifereca).
- Interpretado kaj analizo: la procezitaj bildoj estas interpretitaj per okuloj kaj/aŭ cifere aŭ elektronike, por ekstrakti informojn pri la iluminita celo.
- Aplikado: la fina elemento de distanca sondado estas atingita, se oni aplikas la informojn, kiujn oni povis gajni per la bildaro pri la celo, por pli bone kompreni ĝin, malkovri iun ajn novan informon aŭ asisti en solvado de certaj problemoj.
Tiuj sep elementoj reprezentas la distancan sondadon kiel procedon de komenco al fino.