David Foster Wallace
Usona verkisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
David Foster WALLACE [dejv-id fos-ter ŭalis] (naskiĝis la 21-an de februaro 1962(nun 1962-02-21), mortis la 12-an de septembro 2008) estis usona profesoro kaj aŭtoro de romanoj, noveloj, kaj eseoj. Li estas plej bone konata pro sia verko Infinite Jest, kiun Time Magazine citis kiel unu el la 100 plej bonaj anglalingvaj romanoj inter 1923 kaj 2005. Dum la lasta jardeko kritika skolo formiĝis ĉirkaŭ lia verkaro. Lia lasta romano, The Pale King (2011) estas finalisto de la Politzer Premio de Fikcio en 2012.
David Foster Wallace | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
David Foster Wallace | |||||
Naskiĝo | 21-an de februaro 1962 (1962-02-21) en Ithaca | ||||
Morto | 12-an de septembro 2008 (2008-09-12) (46-jaraĝa) en Claremont | ||||
Mortis pro | Sinmortigo vd | ||||
Mortis per | Pendumo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Harvard - filozofio (1989–1989) Universitato de Arizono - kreiva verkado (1985–1987) Amherst College (en) - anglistiko, filozofio (1980–1985) Urbana High School (en) (–1980) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | James D. Wallace (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto eseisto romanisto universitata instruisto vd | ||||
Aktiva dum | 1987– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Infinite Jest ❦ The Pale King ❦ A Supposedly Fun Thing I'll Never Do Again ❦ Brief Interviews with Hideous Men ❦ The Broom of the System ❦ Everything and More ❦ Oblivion: Stories ❦ Girl with Curious Hair vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
David Ulin, de Los Angeles Times nomis lin: "Unu el la plej influaj kaj iniciatemaj aŭtoroj de la lastaj dudek jaroj." Inter la aŭtoroj kiuj citas Wallace kiel influon estas David Eggers, Zadie Smith, Jonathan Franzen, George Saunders, Rivka Galchen, John Green, Matthew Gallaway, David Gordon, Darin Strauss, Charles Yu, kaj Deb Olin Unferth.