Chausey
From Wikipedia, the free encyclopedia
Chausey estas insularo normanda situante en la golfeto de la Monto Sankta Mikaelo 17 km for de Granville. En la insularo troviĝas la ĉefa insulo Grande Île (granda insulo, ĉirkaŭ 1,5 km longa kaj 0,5 km larĝa), kaj pli ol 350 insuletoj dum malalta tajdo, kontraŭ nur ĉirkaŭ 55 insuletoj dum alta tajdo. Nur pro ĝia relativa grandeco kompare al la aliaj insuletoj oni nomas la ĉefan insulon tiel, fakte Chausey estas kaj la nomo de la insularo kaj de la granda insulo, kiu estas la nura loĝata. Malgraŭ sia malgrandeco ĝi havas plurajn dekojn da domoj, sed ili estas loĝataj preskaŭ nur somere. Dum la vintro nur deko da homoj (fiŝkaptistoj, lumturgardistoj, ...) loĝas surloke.
Rapidaj faktoj insularo ...
Chausey | ||
---|---|---|
La lumturo kaj domoj sur Chausey | ||
insularo | ||
Akvejo | Manika Markolo | |
Geografia situo | 48° 53′ N, 1° 49′ U (mapo)48.88083-1.81861 f1 | |
| ||
Areo | 0,65 km2dep1 w3f4 | |
Fermi