C++
ĝeneralcela plurparadigma programlingvo / From Wikipedia, the free encyclopedia
C++ estas programlingvo inventita de Bjarne Stroustrup dum la 1980-aj jaroj, kiam li laboris en Bell Labs. Li intencis, ke ĝi estu objektema ido de C, kaj pro tio li unue nomis ĝin "C Kun Klasoj" (angle "C With Classes").
C++ | |
---|---|
objektema programlingvo • multparadigma programlingvo • proceda programlingvo • funkcia programlingvo • komuna programlingvo • programlingvo • liberforma programlingvo • tradukata programlingvo | |
Paradigmo: | Plurparadigma: Objektema, Ĝenerala, procedura programado |
Paradigmo(j): objektema programado • funkcia programado • proceda programado • komuna programado • multparadigma programado | |
Aperis en: | 1985 |
Aŭtoro(j): | Bjarne STROUSTRUP |
Tipa sistemo: | statika, strikta |
Ĉefaj realigoj: | Microsoft Visual C++, Borland C++ Builder, GNU C++ |
Programlingva(j) dialekto(j): | ANSI C++ 1998 , ANSI C++ 2003 |
Kreita sub la influo de: | C, Simula, Ada 83, ALGOL, CLU |
Havas influon sur: | Ĝavo, C#, Ada 95, D |
C++ estas preskaŭ plene kongrua kun C. Tradukilo de C++ ofte povas traduki C-programojn, kaj oni povas ligi kaj C-funkciojn kaj C++-funkciojn en unu programo.
La lingvo estas konsiderata kiel plurparadigma programlingvo, ĉar ĝi ebligas programi per pluraj stiloj, ekzemple laŭ ordonema, datumtip-ĝenerala (metaprogramado), modulema aŭ objektema programadoj.
C++ influis la kreadon de aliaj lingvoj, ekzemple Java, C# kaj D. Tamen, el tiuj lingvoj nur C++ subtenas multoblan heredadon (t. e. klaso povas heredi de pli ol unu gepatra klaso).
Dum la 1990-aj jaroj, la programlingvo C++ ekestis unu el la plej uzataj programlingvoj. En 1998, la internacia organizo ISO normigis C++ kiel ISO/IEC 14882:1998. La nuna versio de tiu normo estas ISO/IEC 14882:2003, kiu nur korektis kaj klarigis detalojn de la programlingvo. Nuntempe, nova normo estas kreata, provizore nomata C++0x, kiu ja aldonos plurajn esprimilojn al la programlingvo.