Brita signolingvo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La brita signolingvo (angle British Sign Language, BSL) estas signolingvo uzata en la Unuiĝinta Reĝlando (UK), kaj estas la unua aŭ preferata lingvo de nekonata nombro de surdaj homoj en la UK (publikaĵoj pritaksas la kvanton 30 000 ĝis 250 000, sed estas verŝajne, ke la malpli alta nombro estas la pli ĝusta). La lingvo utiligas spacon kaj engaĝas movojn kaj aranĝojn de la manoj, korpo, vizaĝo, kaj kapo. Multaj miloj da homoj kiuj estas ne surdaj ankaŭ uzas BSL, kiel parencoj de surdaj homoj, signolingvaj interpretistoj kaj tiuj, kiuj havas alian kontakton kun la brita surda komunumo.
Rapidaj faktoj signolingvo • moderna lingvo, BANZSL ...
Brita signolingvo | |
angle British Sign Language (BSL) | |
signolingvo • moderna lingvo | |
---|---|
BANZSL | |
Parolata en | Unuiĝinta Reĝlando |
Parolantoj | 77 000 |
Signantoj | ĉ.60 000 |
Skribo | GestoSkribo, Stokoe notation |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | sgn-GB |
ISO 639-3 | bfi |
Glottolog | brit1235 |
Angla nomo | British Sign Language |
Franca nomo | langue des signes britannique |
Fermi