Baktria-Margiana Arĥeologia Komplekso
From Wikipedia, the free encyclopedia
Baktria-Margiana Arĥeologia Komplekso aŭ mallonge BMAC-kulturo aŭ laŭ arĥeologia Oazo-kulturo (ankaŭ nomata Okusokulturo aŭ Oksusa Civilizo, laŭ la antikva nomo de la centrazia rivero Amudarjo) estas bronzepoka kulturo en la dezerto de Karakumo en la hodiaŭa Turkmenio kaj parte en Afganujo. Ĝi ekzistis verŝajne inter 2200 a.K. kaj 1700 a.K. samtempe kun la Indus-kulturo, Elama Imperio en Mezopotamio kaj la Meza Imperio de Egiptio.