Bahaa domo de adorado
preĝejo de Bahaismo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Bahaa Domo de Adorado, foje nomita per sia araba nomo Mashriqu'l-Adhkár (arabe : مشرق اﻻذكار), estas la titolo de "Preĝejo" aŭ "Templo" de la Bahaa Kredo. La religiaj instruoj bahaaj antaŭvidas, ke la "Domo de Adorado" estu ĉirkaŭata de kelkaj dependaĵoj dediĉitaj al celoj sociaj, humanaj, edukaj kaj sciencaj.
Ĝis hodiaŭ ok "Bahaaj Temploj" estas konstruitaj tra la mondo, kaj naŭa konstrutata en Santiago de Ĉilio. Bahaaj komunumoj tra la mondo posedas multajn terenojn dediĉitajn por ontaj "Bahaaj Temploj" konstruotaj kiam tiuj komunumoj plie kreskos, disvolviĝos kaj disponos pri la necesaj rimedoj. La "Domoj de Adorado" estas malfermitaj al ĉiuj kaj dediĉitaj al la Vorto de Dio revelaciita de la Manifestiĝoj de Dio kaj fiksita en la Sanktaj Skriboj de la mondreligioj, t.e. al recitado de tiuj tekstoj kaj al preĝado kaj meditado. En ili ne okazu aliaj aferoj kiel predikoj, prelegoj aŭ kvestoj kaj ankaŭ ne muzikado per muzikiloj (sed ja kantado aŭ ĉantado solista aŭ ĥorusa de Sanktaj Tekstoj).