Aragaco
From Wikipedia, the free encyclopedia
La monto Aragaco (armene Արագած, Aragats) estas la plej alta pinto de Armenio. Ĝi troviĝas en la marzo Aragacotno, nordokcidente de Erevano, ĉefurbo de la lando. Ĝi estas mortinta stratovulkano, nuntempe unu el la plej ŝatataj skiejoj por lokaj kaj turistaj alpinistoj. Sur la monto troviĝas la Observejo Bjurakano kaj ruinoj de mezepoka fortikaĵo Amberd.
Rapidaj faktoj monto ...
Aragaco | |||
---|---|---|---|
monto | |||
supermara alteco |
4 090 m | ||
Geografia situo | 40° 31′ N, 44° 12′ O (mapo)40.52305555555644.195277777778 f4 | ||
| |||
Rimarko | La plej alta punkto de Armenio | ||
Fermi
Ĝi estas 4 095 m alta, same kiel la Monto Kameruno, plej alta monto en Kameruno.
La rivero Kasagh elfluas nord-suden de la monto Aragaco.